12 abril 2006
Saluton , karega amiko Georgo!
Saluton, karega Georgo!
Bonorde mi ricevis vian hieraŭan mesaĝon. Dankon!Jen miaj komentoj:
1)Pri kvadratetoj anstataŭ ĉapelitaj literoj: Tiu via sciigo surprizis min, ĉar senprobleme la supersignoj aperas sur mia ekrano. Mi uzos la okazon por demandi al Liette kiamaniere ŝi ricevas la mesaĝojn , kiujn mi metas en ĉi tiun blogon;
2)Mi nur klopodis instigi vin al la lernado de blogo-aranĝoj. Tamen,tiu lernado ne estas nepraĵo por ke vi havu vian "Georgapoemo.blogspot.com" ĝisdatigita.Amikoj ekzistas ĝuste por tiaj aferoj. Daŭre kalkulu je mia ŝajna kapablo,tamen vera bonvolemo! Kompreneble, la deziro helpi vin enkondukis min al ege interesa aventuro!
3)Rilate al EKI: Preskaŭ ĉio aperas korekte sur mia ekrano. Malofte okazas la apero de strangaj signoj, sed mi supozas, ke la problemo devenas de la sendinto de la mesaĝoj.
4)Finfine, mi ŝatus sciigi vin, ke mi ja sukcesis anstataŭigi foton gluitan en mia lasta mesaĝo per alia.Rimarku, ke en la ĝisdatigita antaŭa mesaĝo la foto de la triopo ne plu estas la sama.
Por hodiaŭ, sufiĉas, ĉu ne?
Elkorajn salutojn
Marulo
Assinar:
Postar comentários (Atom)
Nenhum comentário:
Postar um comentário