09 abril 2006
Mesaĝo al amiko Jorge das Neves
Karega amiko Jorge:
Mi ricevis vian helpokrion por ĝisdatigo de via blogo. Ĉar mi havis nenian sperton pri tiu afero rilata al blogoj, mi decidis viziti la interesan retejon http://www.blogger.com kaj krei mian propran blogon, tiamaniere , ke mi lernu kiel efike fari la necesajn ŝanĝojn , kiujn vi bezonas. Ĝis nun,ŝajnas al mi ,ke la afero iros sufiĉe glate. Post kelkaj minutoj, mi revenos por montri al vi la rezulton de miaj esploroj.
Ĝis baldaŭ!
Marulo
Saluton, Jorge! Jen la daŭrigo de nia babilado:
Nun mi klopodas fari kelkajn ŝanĝojn en la koloroj de la tiparo. Krome, mi aldonas plian memorindan foton de via malnova ruldomo. La foton mi kaptis el mia ttt-ejo www.npoint.com.br/sementeira. Mi estas reskribanta ĉi-tiun mesaĝon, ĉar pro iu fuŝa monovro mi ne savis la antaŭan.Sekve de tio la rezulto de mia laboro iris " spacen". Mi estas konvinkita , ke la lernado de blogo-kontruoj tre plaĉos al vi.Eble vi mem venos al konkludo, ke ne valoras la penon dependi de helpantoj por ĝisdatigi vian blogon. Tamen, mi daŭre restos je via dispono por eventualaj helpoj.
Antaŭ kelkaj minutoj mi ne sukcesis pertelefone kontakti vin.
Refoje mi faris alian fuŝaĵon: La dekstra foto devus aperi apud la ruĝa teksto. Sed, tio ne gravas . Sendube mi tuj lernos, kiel meti la foton en la ĝustan lokon.
Ĝis la proksima novaĵo!
Tre amike,
Marulo
Assinar:
Postar comentários (Atom)
Nenhum comentário:
Postar um comentário